Anton Helgi Jónsson
Anton Helgi Jónsson naskiĝis en Hafnarfjörður en la jaro 1955. Post mezgradaj studoj li studis en La Instruista lernejo. Poste li studis filozofion kaj literaturon en La Universitato de Stokholmo en Svedujo. Lia unua poemlibro, Sub ĉielarko, aperis 1974. Ekde tiam aperis de li kvar poemaroj kaj unu romano. Li ankaŭ verkis kelkajn teatraĵojn.