Friðrik Hansen

Friðrik Hansen naskiĝis en la bieno Sauðá en Borgarsveit en Sgagafjörður-distrikto, la 17an de januaro en la jaro 1891. Li studis en la Instruista Lernejo en Rejkjaviko kaj postenis kiel instruisto en Sauðárkrókur ekde 1921 ĝis la fino de sia vivo. Dum jardekoj li dumsomere ankaŭ laboris kiel estro de vojlaborado en la distrikto Vestur-Húnavatnssýsla. Inter 1934 kaj 1946 li servis kiel estro de la administrantaro de la komunumo de Saŭðárkrókur. Li mortis la 27an de marto 1952.
&nbsp;&nbsp; Friðrik Hansen komencis verki poemojn jam kiel junulo. Tamen lia poemaro unue aperis en 1957, post lia morto, sub la titolo <em>Ljómar heimur</em> (Lumas mondo). Tamen, jam longe antaŭ tiu tempo lia poeta talento estis vaste konata, kaj multaj melodioj, akompanaj al liaj poemoj, fariĝis tre popularaj, precipe tiuj komponitaj de Pétur Sigurðsson. La poemoj de Friðrik estas profunde lirikaj kaj romantikecaj. En 1982 aperis bela elekto el liaj poemoj, sub la titolo <em>Ætti &nbsp;ég hörpu</em>, en prizorgo de la poeto Hannes Pétursson.&nbsp;  

Aŭtoro de

Titolo Lingvo Kategorio
Printempo
Aŭtoro: Friðrik Hansen
Islanda Esperanto
Noveloj
Vor (Printempo)
Aŭtoro: Friðrik Hansen
Islanda Originala
Islanda Esperanto
Poemoj
Ætti ég hörpu (Se mi benus harp-sonoro)
Aŭtoro: Friðrik Hansen
Islanda Originala
Islanda Esperanto
Poemoj