Li Bai (Li Pó) (701–762)

Li Bai (ĉine 李白, pinyin Lǐ Bó) naskiĝis 701 en la urbo Sujje de Meza Azio kaj mortis 762 en Dangtu (la nuna urbo Ma'anŝan de Anhuj-provinco). Li eble estas la plej fama el ĉiuj ĉinaj poetoj, kaj en Ĉinio kaj eksterlande. Li estis amiko de Du Fu, alia renoma ĉina poeto. Ili du estas la plej famaj poetoj de la Tang-dinastio 618–905. Li Bai oni nomis feo de poezio kaj Du Fu sanktulo de poezio. Li Bai estis tre romantika kaj multe kantis pri la naturo. Li ankaŭ verkis poemojn pri la vanteco de la vivo kaj ke plej bone estas dronigi sian malesperon en vino kaj revo. Laŭtradicie li dronis iun vesperon kiam li  provis kapti la respegulon de la luno en lageto, ebria kiel kutime.

Aŭtoro de

Titolo Lingvo Kategorio
Poemo
Esperanto Islanda
Ĉina Originala
Ĉina Esperanto
Poemoj
( Neeldonita ) Poemo
Poemoj
( Neeldonita ) Skilnaður við krá í Cin-ling héraði
Ĉina Islanda
Poemoj