La islanda sagaeto Þórhalls þáttur knapps estas ĉi-tie presentata en esperanta traduko: La rakonto de Þórhallur Knappur. Laŭ mia scio ĝi estas la unua traduko en esperanton de ĉi tiu sagaeto. Ĝi okazas en la norda parto de Islando en la deka jarcento, ĝuste antaŭ la ŝanĝo de religio sur la insulo. La rakonto de Þórhallur Knappur estas konservita en la islanda libro Flateyjarbók de la fino de la dekkvara jarcento. Kiel multaj islandaj sagaoj ĝi havas klare kristanan mesaĝon, kaj oni povas facile rimarki ke ĝi estas skribita de pastro.
Ĉiujn nomojn mi konservis en nominativa formo de la originalo kun specialaj islandaj literoj. La literoj ð kaj þ indikas voĉan respektive senvoĉan lipsonon, dum ó indikas diftongan vokalsonon.
            Mi estas tre dankema al Folke Wedlin pro preskorektado de la teksto.

 

                                        La rakonto de Þórhallur Knappur
 
Viro nomiĝis Þórhallur kaj estis nomata Knappur. Li vivis en Knappstaðir en Fljót. Þórhallur devenis de potenca familio kaj liaj gepatroj estis loĝintaj en la bieno antaŭ li. Þórhallur estis justulo, kvankam li estis pagana kiel la plimulto en la regiono en tiu tempo. Li havis lepron kaj suferis multe de ĝi. Þórhallur oferis al idoloj, kiel lia familio kutimis fari. Ne malproksime de la bieno de Þórhallur estis granda pagana templo, kiun la homoj en Fljót posedis kune kaj kutimis uzi por ĉiujaraj oferceremonioj.
   Unu nokton kiam Þórhallur dormis en sia lito, li sonĝis ke li estis eksterdome. Li vidis brilan viron veni rajdante al la bieno sur blanka ĉevalo. Li estis majeste vestita kaj portis oran lancon en sia mano. Kiam Þórhallur vidis la viron alproksimiĝi, li ektimis kaj volis kuri en la domon.
   Sed la rajdanto estis pli rapida. Li desaltis de la ĉevala dorso, stariĝis antaŭ la pordo kaj diris: “Ne timu, ĉar ne trafos vin io malbona per mia alveno. Kontraŭe mia ĉeesto donos al vi sanon kaj feliĉon, se vi volas sekvi miajn konsilojn. Mi ne bezonas demandi ĉu vi malĝojas pro via malsano, ĉar mi scias ke vi malĝojas pro ĝi. Nun venu kun mi, kaj mi montros al vi sekuran manieron esti liberigita de via malsano.”
   La vizitanto kondukis lin ien ekster la ĝardenbarilo kiu ekzistis ĉirkaŭ la bieno, kaj diris al li: ”En ĉi tiu loko vi lasu konstrui domon dediĉita al la ununura kaj vera dio, laŭ la maniero kiun mi montros al vi. Ĉi tiu dio estos predikita al vi nun poste ĉi-jare en la kunveno de la Alþingi, ĉar vi certe rajdos al la kunveno ĉi tiun someron. Se vi poste kun pura koro adoros la dion kiun ili predikos al vi tie, vi estos sana, kaj kun sana korpo vi trankvile ĝojos en ĉi tiu mondo. Kaj en la venonta mondo vi ĝuos eternan gloron kaj feliĉon.”
   Poste li mezuris la fundamentojn de la konstruaĵo por Þórhallur per la suba pinto de sia lanco, kaj diris al li: ”Tiel konstruu la domon, kaj uzu la lignon de la pagana templo kiu situas ĉi tie proksime de via bieno, kien lokanoj kutimas iri por fari oferceremoniojn ĉiun jaron. Tiun templon lasu detrui jam frue hodiaŭ kiam vi estos leviĝinta, kaj la falsajn diojn, kiujn vi ĝis nun kultis, vi devos de nun neniam adori. Nun se vi kredos je miaj vortoj kaj sendube faros kion mi diris, vi rapide resaniĝos kaj fariĝos pli forta de tago al tago.”
   Tiam malaperis la sonĝviro de li. Þórhallur vekiĝis kaj kredis al la revelacio.
   Li diris al ciuj siaj laboristoj ke tuj je la leviĝo de la suno ili kuru por malkonstrui la templon, kaj transporti la lignon hejmen al la bieno. Kvankam ili murmuris averse inter si kaj diris ke tia afero estus tute sensenca, ili ne kuraĝis kontraŭdiri lin, sed faris ĝuste tion kion li ordonis al ili. Poste Þórhallur komencis konstrui la domon laŭ la dimensioj kaj la grandeco montritaj al li en la dormo.
   Dum tiu tempo loĝis virino kiu nomiĝis Þórhildur en la najbarbieno proksime. Ŝi estis forta virino kaj tre lerta pri magio.
   La saman nokton kiam Þórhallur havis la menciitan sonĝon, Þórhildur vekis siajn homojn jam je la tagiĝo kaj diris: ”Vi devas kiel eble plej rapide foriri por kolekti ĉiujn niajn brutojn de la paŝtejoj kaj veni hejmen kun ili, bovoj, ŝafoj kaj ĉevaloj. Poste fermu ilin en la stalojn kaj ĉirkaŭfermejojn, ĉar tiu kiu eliras sub la libera ĉielo ĉi tie hodiaŭ ne restos viva. Mia najbaro Þórhallur en Knappstaðir tute perdis la saĝon kaj sendis siajn homojn por malkonstrui la sanktan templon tie. Tiam la grandaj dioj, kiujn oni adoris tie, estos devigataj fuĝi en kolero kaj serĉi protekton kaj hejmon tiel for norde kiel Siglunes. Mi ne volas ke miaj bestoj estos en la vojo kie ili iros, ĉar ili estos tiel koleraj kaj furiozaj ke ili malverŝajne ŝparos la vivon de iu kiu baros al ili la vojon.
   Oni faris kiel ŝi diris, kaj ĉiuj ŝiaj brutoj estis movitaj hejmen kaj enfermitaj, krom unu pakĉevalo kiu restis en la kampoj. Tiun oni poste trovis morta.
   Sed por Þórhallur en Knappstaðir okazis ĉio, kio estis rakontita al li en la revelacio. Li iĝis laŭtage pli sana kaj liaj povoj kreskis. En la somero li rajdis al la kunveno de la Alþingi, kaj tie li renkontis tiujn, kiuj predikis la kristanan evangelion, pri kio baldaŭ estos rakontita [aliloke en Flateyjarbók, sed ne en ĉi tiu teksto / noto de la tradukisto]. Þórhallur transiris al la vera fido, kaj tuj kiam li estis baptita, lia korpo estiĝis plene restarigita. Poste li iris feliĉe hejmen al sia bieno, kaj dum la resto de sia vivo li adoris la ĉiopovan dion en la preĝejo, kiun li dediĉis al li, la unua kirko konstruita en Fljót en la nomo de la patro, de la filo kaj de la sankta spirito, la triunuo, kiu estu honorita kaj glorita tuteterne.
            Amen.