En tiu ĉi nova eldono de La Tradukisto rete partoprenas reprezentantoj de ok nacioj: Islando, Norvegio, Svedio, Finnlando, Danlando, Germanio, Hungario, kaj Rusio. Kiel en La Tradukisto papere en tiu reta eldono estas nur eldonitaj tekstoj tradukitaj en Esperanton aŭ tekstoj originale verkitaj en Esperanto kaj ankaŭ tekstoj tradukitaj el Esperanto al la naciaj lingvoj. En La Tradukisto papere kutime unu triono estis tradukoj el Esperanto al la islanda kaj du trionoj tradukoj el la islanda al Esperanto. En tiu nova eldono de La Tradukisto rete aperas tradukoj el la diversaj naciaj lingvoj al Esperanto kaj tradukoj el esperanto al diversaj lingvoj kiel antaŭe. La diferenco estas ke nun la legantoj povas vidi ĉiujn tekstojn, la originalajn kaj la tradukitajn.

    La tradukoj estas pli variaj ol en la malnova papera eldono en kiu preskaŭ nur aperis tradukoj el literatura sfero.
    Tiu teksaĵo estas interaktiva kiel plej multaj komputilaj teksaĵoj.
Oni ankaŭ povas diri ke tiu eldono malsimilas de la papera eldono en tiu rilato ke oni ĉiufoje povas enmeti novan enhavon en la teksaĵon sed la malnova La Tradukisto kutime estis eldonita ĉiun kvaran monaton. Ĉi jare estas la intenco de la redakcio je la fino de ĉiu monato raporti en kelkaj linioj pri la nova enhavo de La Tradukisto.
    La Tradukisto rete estas rete gastigata ĉe La Islanda Esperanto-Asocio. En la unua redakcio ĉiuj membroj estis islandanoj sed espereble baldaŭ eksterlandanoj envenu en ĝi kiam la retejo estos pli bone elaborita.

 

La redakcio:

Kristján Eiríksson (redaktoro), Steinþór Sigurðsson, Hannes Högni Vilhjálmsson, Loftur Melberg Sigurjónsson, Pétur Yngvi Gunnlaugsson kaj Benedikt Hjartarson.
 

Komputilisto: Magnús Á Magnússon

Reprezentantoj de diversaj landoj:

Nicola Ruggiero el Italio, Istvan Ertl el Hungario, Eckhard Bick el Germanio kaj Danlando, Anja Karkiainen el Finnlando, Gunnar Gällmo kaj Joakim Lilljegren el Svedio kaj Olga Muranova el Rusio.

Bonadezirojn al ĉiuj legantoj de la nova Tradukisto rete.

 

Nome de la redakcio,

Kristján Eiríksson