Anja Karkiainen (n. 1948) estas finna esperantistino kiu esperantiĝis en 1996. Ŝi verkas kaj originalan poezion en Esperanto kaj tradukas el la finna. Plurfoje ŝi estis premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA, branĉoj poezio kaj kanto. En 1998 ŝi gajnis la unuan premion pro la poemo Sorĉa hor’ de kreiveco, en 2003 same pro Ne plu kaj trian fojon en 2007 pro En ambaŭ. Ŝiaj kantotekstoj originalaj kaj tradukitaj aperis ankaŭ diske. Ŝi kontribuis interalie al Beletra Almanako (numeroj 1 kaj 3) kaj Esperantolehti.
Titolo | Lingvo | Kategorio |
---|---|---|
Feliĉajn festotagojn!
Aŭtoro: Karkiainen, Anja (n. 1948)
|
Esperanto Originala
| Poemoj |
Titolo | Lingvo | Kategorio |
---|---|---|
Printempo
Aŭtoro: Harmaja, Saima (1913–1937)
|
Finna
Esperanto
| Poemoj |
( Neeldonita ) Ŝtormo kaj sunbrilo
Aŭtoro: Zacharias Topelius
|
Finna
Esperanto
| Teatraĵo |