Apáti Kovács Béla

Apáti Kovács Béla naskiĝsis la 11-an de marto 1953 en la urbo Keszthely ĉe la lago Balatono.

Li ekkonis Esperanton 12 jaraĝa sed serioze ekstudis la lingvon en la urbo Zalaegerszeg 1972 kie funkciis bonega Esperanto klubo, Juna Koro. En tiu ĉi Esperanto klubo li pliperfektigis sian lingvoscion. Dum la jaroj li partoprenis diversajn Esperanto-aranĝojn, kongresojn kaj renkontojn en Hungario kaj eksterlande.

Apáti Kovács kaj verkas fabelojn en hungara lingvo kaj ankaŭ rakontojn kaj tradukaĵojn en Esperanto. Kelkaj de liaj verkaĵoj ekaperis en diversaj Esperanto-gazetoj, revuoj, eĉ antologio. Li ĉefe verkis sciencfikciajn rakontojn en Esperanto.

Antaŭ pli ol dudek jaroj Apáti Kovács komencis eldoni Esperantolingvan gazeton VESPERTO. Poste ĝi fariĝis reta gazeto. Ĝi estas atingebla ĉe http://www.gazetejo.org/.

Aŭtoro de

Titolo Lingvo Kategorio
La maro de la lingvoj
Esperanto Originala
Fabeloj
Vojaĝo al Esperantujo
Esperanto Originala
Fabeloj