En tiu ĉi artikolo mi provos koncize pritrakti islandan literaturon kaj oralan kaj skribitan dum la periodo de la ekloĝiĝado de la lando ĉirkaŭ 870 ĝis ĉirkaŭ 1550. La periodo de ĉirkaŭ 870 ĝis 1100 estas nomita poezia periodo (islandlingve: kveðskaparöld). Tiutempe la poetoj verkis komplikajn poemojn, kiujn oni konservis en sia memoro ĝis ili estis skribitaj en la sekva periodo, periodo de la skriba literaturo (islandlingve: sagnritunaröld) de ĉirkaŭ 1100 ĝis 1350. Tiam Islandajoj komencis skribi kaj verkis historiajn verkojn kiel la Libron de ekloĝiĝado, sagaojn de Islandanoj kaj sagaojn de la norvegaj reĝoj kaj tiel plu.

Multaj poetoj vivis en Islando dum la unuaj jarcentoj post la enmigrado. Tiuj poetoj postlasis al ni amason da poemoj kaj poemfragmentoj kaj tiutempe la ĉefaj poetoj ĉe la norvega kaj dana kortegoj estis Islandanoj. Ili verkis laŭdpoemojn pri la reĝoj kaj en tiuj ankaŭ rakontis pri iliaj militvojaĝoj kaj aliaj heroaĵoj. Pro tio tiuj poemoj, kiujn multaj parkere lernis kaj konservis en buŝa tradicio, estiĝis unu el la ĉefaj informfontoj de la skribitaj reĝaj sagaoj pli poste. La poetoj ankaŭ verkis (unuopajn versaĵojn) okazajn strofojn pri sia vivo kaj memorindaj akcidentoj en sia cirkaŭaĵo. La  plej uzata formo de la malnovaj versaĵoj estas la tielnomita dróttkvætt (kiu fakte signifas strofoformo por la reĝa korto aŭ la korteganaro: kortega strofoformo). La formo dróttkvætt estis tre komplika kaj ankaŭ la sintakso kaj uzado de la poezia lingvo. Ĉiuj versaĵoj havas regulan aliteracion kiel ankoraŭ nuntempe havas la tradiciaj islandaj poemoj. Ĉiu kortega strofo havas po ok versojn kaj ĝenerale po ses silabojn en ĉiu verso. Tiu strofoformo (dróttkvætt) ne havas finan rimon sed internan rimon en ĉiu verso. Versoj 2, 4, 6 kaj 8 enhavas internajn plenrimojn sur akcentaj silaboj kaj la ceterajn internajn duonrimojn. La islanda estas fleksia lingvo kaj pro tio la vortordo de la frazoj estas tre libera kaj en komplikaj strofoformoj kiel dróttkvætt  (la kortega strofoformo) la vortordo estas pli libera ol en prozo aŭ en parolo kaj tial tiaj strofoj ofte estas kiel iaj krucenigmoj. Krome la korteganaj versaĵoj karakteriziĝas per poeziaj vortoj kaj metaforaj kunmetaĵoj, la tielnomitaj keningoj (islandlingve: kenningar). La bildojn en tiuj metaforoj la poetoj deprenis el malnovaj paganaj mitoj. Pro tio la kortega poezio krom sia antaŭe nomita historia valideco ankaŭ konservas gravajn instruaĵojn pri la norena pagana pratempo.

   El la poezia periodo, ĉirkaŭ 870 ĝis 1100, ankaŭ devenas la grandiozaj poemoj, kiuj en la dek-tria jarcento estis kolektataj en unu libron, nomata Edda aŭ Poezia Edda kaj de ĝia nomo la poemoj estas nomitaj Edda-poemoj. Tiu libro estas unu el la plej eminentaj verkoj de la ĝermana literaturo. En ĝi estas konservataj multaj poemoj, eble plej multaj el ili verkitaj inter 900 kaj 1100 en Islando kaj en Norvegio. La formo de Edda poemoj estas ne tiel komplika kiel la kortegaj versaĵoj. La strofoj havas aliteracion sed estas senrimaj.  La enhavo de tiuj ĉi poemoj estas du-tema. Estas poemoj pri mitoj el la pagana religio kaj epopeoj pri heroaj rakontoj el malnovaj ĝermanaj tempoj en Mez-Eŭropo. Ekzemple tie estas epopeoj de Atli (Atila) la reĝo de la Hunoj, Gudrun, filino de Gjuki, kaj Sigurd mortiginto de la drako Fafnir, kaj Brinhild, filino de la reĝo Budli. – La plej famaj el la poemoj pri la paganaj mitoj sendube estas Parolo de Odino (Hávamál), en kiu Odino mem eldiras sian saĝecon, kaj Antaŭdiro de la aŭguristino (Völuspá). En Parolo de Odino aperas etoso kaj saĝeco de la olda norena kaj ĝermana paganismo. Tiel estas ekzemple dirite en 15-a strofo en traduko de Baldur Ragnarsson:

 

Silenta kaj atenta

estu viro

kaj brava en batalo.

Ĝoja kaj gaja

li ankaŭ estu

ĝis la fina morto.

 

Kaj en 76-a strofo estas la fama eldiraĵo:

 

Brutaro mortas,

mortas parencoj,

ankaŭ vi mortas.

Sed bona fam’

al akirinto

mortas neniam.

 

Antaŭdiro de la aŭguristino (Völuspá) koncize prezentas la mondan sistemon kaj la kosmografion de la malnova paganismo en la nordaj landoj.

   Mi volas ankaŭ mencii Poemon de Þrym (Þrymskviða). Malgraŭ la nomo de la poemo la giganta-reĝo Þrymr ne estas la ĉefa persono en la poemo, sed Loki, la ruzulo, kiu helpas al la forta dio Þór (esperantigita kiel Toro) reakiri lian faman martelon Mjöllnir (la nomo de la martelo verŝajne signifas tiu, kiu disrompas, Rompanto), kiun ŝtelis Þrym dum Toro dormis. La poemo estas efektive komedio, kie alternas rakonto kaj rekta parolo. – La poemoj de la Poezia Edda estas 39 kaj ĉirkaŭ duono de ili jam troviĝas eldonita en Esperanto en traduko de Baldur Ragnarsson.

   La unuaj konservataj skribitaj dokumentoj  estas ekstraktoj el la leĝaro skribitaj dum la jaroj 1117 ĝis 1118 kaj Libro de islandanoj skribita de Ari la multescia (Ari fróði) tre konciza rakonto pri historio de la islandanoj de la trovo kaj ekloĝiĝo de la lando ĝis ĉirkaŭ 1100. Iam poste ankaŭ estis skribata monumentala verko pri enmigro kaj koloniado de la Norvegoj kaj keltoj en Islando. Tiu verko nomiĝis Libro de ekloĝiĝo (Landnáma aŭ Landnámabók), kaj dank’ al tiuj unikaj dokumentoj la islanda popolo scias sian historion jam tuj de la komenco. Laŭ Libro de ekloĝiĝo la unua ekloĝiĝanto estis Ingólfur Arnarson el Norvegio, kiu ekprenis landon en Rejkjaviko kaj antaŭ kelkaj jaroj oni trovis tre malnovajn ruinojn en la areo kie estas dirita ke la unua bieno estis konstruita. Tiu ruino kun ekspozicio ĉirkaŭ ĝi nun estas konservata en la kelo de la Hotelo Uppsalir en Aðalstræti (Ĉefstrato), nomita Landnámssýningin í Reykjavík 871±2 (La Ekloĝiĝa ekspozicio en Rejkjaviko 871 ±2).  Tie oni povas inter alie rigardi la ekspozicion aŭskultante songvidadon en Esperanto.

   En tiu ĉi periodo oni ankaŭ kunmetis librojn pri fonetiko, ortografio, retoriko kaj kronologio

   En la dektria jarcento la potenca distriktĉefo en Borgarfjordo, Snorri Sturluson, skribis sian faman majstraĵon La Monda ĉirklo (Heimskringla). Ĝi estas historio de la norvegaj reĝoj kaj la norvega popolo tra multaj jarcentoj, verkita en lingvo kaj stilo, kiuj povas sin mezuri kun la plej elstara proza literaturo de la homaro. Snorri ankaŭ verkis alian libron kiu temis pri mitologio de la nordiaj popoloj kiu krome estas lernolibro por poetoj. Tiu libro nomiĝas Edda de Snorri (Snorra-Edda) kaj ĝi ankoraŭ estas tiel viva kiel en lia tempo. [Jen devus esti bildo de tiu libro en esperanta traduko de Baldur Ragnarsson] En ambaŭ verkoj li ĉerpis el la orala poezio de la nacio, kaj ankaŭ la kortegaj poemoj kaj Edda poemoj.

   Dum la dek-dua ĝis la dek-kvara jarcentoj iuj majstroj, kiuj ne postlasis siajn nomojn, verkis la Sagaojn de Islandanoj, kiuj estas mirindaj dokumentoj pri klara spirito, senantaŭjuĝa sintenado al la vivo kaj respekto al nobla kaj arta rakontmaniero. Tiuj sagaoj priskribas la vivon en Islando dum la unuaj du jarcentoj post la enmigrado, ĉefe en la pagana periodo ĝis iom post la akcepto de la kristaniĝo ĉirkaŭ la jaro 1000. Ili temas pri Islandanoj, ofte du aŭ tri generacioj, pri ilia tuta vivo, amo, kvereloj, bataloj, iliaj vojaĝoj eksterlanden kaj ĉiaj heroaĵoj.

   Personoj de la sagaoj priskribas sin mem per siaj vortoj kaj agoj. La aŭtoroj aŭ la skribistoj neniam eldiras kion la personoj pensas. Ili estas majstroj de elokventeco de la silento kaj enscenigo de gravaj eventoj. La venĝa devigo estis unu el la plej fortaj stimulaj faktoroj de la sagaoj. Sagaoj de Islandanoj estas entute 40 kaj ĉiuj estis verkataj de anonimaj aŭtoroj. Tri el ili troviĝas en esperanta traduko de Baldur Ragnarsson: Sagao de Hrafnkel pastro de Freyr, Sagao de Egil kaj Sagao de Njal. Krome ĉapitroj kaj partoj el kelkaj sagaoj ankaŭ estis esperantigitaj. [Jen devus esti bildoj de tiuj libroj]

   Oni povas diri ke la Sagaoj de Islandanoj evoluis de realismaj ĝis fantaziaj rakontoj kaj la plej junaj el ili, ekzemple Sagao de Bard, dio de Snæfellsnes (Duoninsulo de Neĝa monto), ŝajnas esti preskaŭ ĝisfunde fantaziaj aventuroj.

   Alia literatura ĝenro estas Pratempaj sagaoj (Fornaldarsögur). Ili temas pri pranordiaj herooj kiuj vivis antaŭ la ekloĝiĝa periodo de Islando (870–930) inverse de la Sagaoj de islandanoj. La plej famaj el tiuj sagaoj estas: Sagao de Ragnar de la vila pantalono (Ragnar saga loðbrókar), Sagao de Sagapinto (Örvar-Odds saga), Sagao de Ketill la vira salmono (Ketils saga hængs), Sagao de Rolf kraki kaj liaj herooj, kaj Sagao de Rolf la piediranta (Göngu-Hrólfs saga), pri kiu oni opinias ke li establis Normandion en Francio. Al tiu ĝenro ankaŭ apartenas la fama Sagao de la Volsungoj kiu rakontas pri ĝermanaj herooj kaj eventoj en Mez-Eŭropo. Fakte ĝi temas pri la sama periodo kaj samaj personoj kiel la antaŭnomitaj Edda-poemoj kaj akiras sian enhavon de ili kaj estas pli malpli mitologieca. Ĝi priskribas la reĝan genton Volsungoj, devenantaj de Odino mem. La ĉefaj personoj estas Sigmund, filo de Volsung, kaj liaj filoj: Sinfjotli, Sigurd mortiginto de Fafnir (la drako) kaj Helgi faliginto de la reĝo Hunding kaj ankaŭ gefiloj de la reĝo Gjuki: Gudrun, Gunnar, Hogni kaj Guttorm. La gefiloj de reĝo Budli, Brinhild kaj Atli, ankaŭ ludas en la sagao tre gravajn rolojn. La fontoj de tiu sagao estas dek du Edda poemoj kiuj preskaŭ ĉiuj ankoraŭ estas konservataj en Poezia Edda. – Sagao de la Volsungoj kun la dek du Edda-poemoj, kiuj estas ĝiaj ĉefaj historiaj fontoj, estis eldonita en esperanta traduko de Baldur Ragnarsson ĉe Mondial 2011. En sia antaŭparolo Baldur tiel komparas Sagaon de la Volsungoj kun la germana Nibelungenlied

 

   La granda germana epopeo Nibelungenlied – La kanto de la Nibelungoj – pritraktas temon paralelan kun Sagao de la Volsungoj. Ĝi estis verkita aŭ kunmetita ĉ. la jaro 1200 en suda Germanujo aŭ Aŭstrujo kaj konsistas el 2400 strofoj. Ĝia stilo estas tre diferenca de tiuj de la heroaj poemoj kaj la Sagao de la Volsungoj, devioj de la temo estas multaj kaj malrapida la progreso de okazaĵoj. Tie rolas ĝentilaj, kristanaj kavaliroj regantaj grandajn armeojn kaj Atli (Etzel), reĝo de la Hunoj, estas modelo pri konduto kaj moralo. Högni nomiĝas Hagene kaj ne estas frato de Gunnar (Gunther) kaj Gudrun (Kriemhilt), sed ilia parenco kaj ĉefa malamiko de Sigurd  (Siegfried).[1]

 

   Menciinde ankaŭ estas ke en la muzika dramo, La Ringo de la Nibelungoj, Wagner pli multe uzis la heroajn poemojn de Poezia Edda kaj Sagaon de la Volsungoj ol la kristanecan eposon, La kanto de la Nibelungoj. [Jen devus esti bildo de Sagao de la Volsungoj en traduko de Baldur]

   Alia ĝenro, iom pli juna ol la pratempaj sagaoj, estas sagaoj de kavaliroj. Estas tradukitaj romanoj, aŭ eble pli ĝuste, longaj rakontoj el la mez-epoka Eŭropo pri kavaliroj kaj la nobelaro de la feŭdalismo tiutempe. Oni eble povas dividi tiujn kavalirajn sagaojn en tri grupojn:

Unue: Kavaliraj sagaoj kun klasikaj temoj, tradukitaj el la latina lingvo, sed el diversaj landoj, ekzemple Sagao de Aleksandro la granda de la majstro Galterius kaj Sagaoj de Britoj tradukaĵo de Historia regum Britanniae.

Due: Sagaoj tradukitaj el la naciaj lingvoj, la franca kaj la germana. Kelkaj el tiuj sagaoj estas tre longaj, verkitaj kaj unuigitaj el multaj poemoj aŭ epopeoj en la originala lingvo. Kelkaj el iliaj fontoj nun estas perditaj. La plej famaj el tiuj sagaoj estas Sagao de Þiðrik el Berno, tradukita kaj verkita el germanaj fontoj, kaj Sagao de Karlamagnús (Carolus Magnus) traduko de la franca Epopeo pri Rolant. Plej verŝajne ambaŭ tiuj sagaoj estis tradukitaj en Norvegio sub la gvidado de la reĝo, Hákon la maljuna kiu reĝis de 1217 ĝis 1263, sed tiuj sagaoj nun troviĝas nur ĉi tie en islandaj manuskriptoj. Multaj aliaj kavaliraj sagaoj estis tradukitaj el la franca, eble la plej fama el ili estas Sagao de Tristram. – La plej multaj el tiuj sagaoj verŝajne estas tradukitaj de Norvegoj ĉe la norvega kortego. 

Trie: Sagaoj verkitaj pri mez-eŭropaj temoj, eble pri tute fiktivaj personoj. La plej multaj el ili, eble ĉiuj, estis verkitaj de Islandanoj mem.

      Oni povas diri ke la sagaoj pri kavaliroj siatempe korelativis kun la nuntempaj am- kaj krimromanoj.

 

   Dum la periodo ekde 1200 ĝis 1550 islandanoj ankaŭ tradukis kristanecajn legendojn kaj pri Maria kaj pri kristanaj sanktuloj. Kelkaj el ili estas tre bonstilaj. – En tiu tempo jam estis du episkopejoj en Islando. La unua estis starigita en Skálholt en la suda parto de la lando en la jaro 1056 kaj la alia en Hólar en la norda parto de la lando 1106 kaj troviĝas de la komenco biografioj de la plej multaj episkopoj en la lando, kiuj donas gravajn informojn ne nur pri la kristaneco kaj la episkopoj mem sed ankaŭ pri la vivo en la lando tiutempe.

   La periodon ĉirkaŭ inter 1220 ĝis 1262 oni ĝenerale nomas Periodo de la Sturlungoj (Sturlungaöld) kiel nomiĝis devenantoj de la ĉefo Sturla en Hvammur en la distrikto Dalir kiu vivis de 1115 ĝis 1183. Tiu periodo estis tre malpaca kaj karakterizita de kvereloj kaj bataloj inter la islandaj ĉefoj. Pri tiu tempo troviĝas multaj preskaŭ samtempaj sagaoj kiuj komence de la 14-a jarcento estis kodigitaj en unu granda libro nomata Sagao de Sturlungoj aŭ Sturlunga. La ĉefa parto de ĝi estas Sagao de Islandanoj skribita de Sturla Þórðarson, nevo de la fama aŭtoro, Snorri Sturluson. Sturla estis unu el la ĉefaktoroj en la kvereloj de tiu tempo sed malgraŭ tio li estas tre objektiva kaj ĉiam parolas pri si mem en tria persono. Sagao de Sturlungoj donas tre detalajn informojn pri kvereloj inter la islandaj potenculoj siatempe kiuj finfine okazigis ke la Norvega reĝo, Hákon la maljuna, subigis Islandon al sia regado dum la jaroj 1262 ĝis 1264. 

   Frue post la kristaniĝo de la lando la poetoj komencis verki laŭdpoemojn pri Kristo kaj lia patrino, Maria, kaj poste ankaŭ pri diversaj sanktuloj. La plej multaj el tiuj poemoj estis verkitaj en la komplika formo de la antaŭnomita kortega metro kio signifas ke la poetoj volis honori la sanktulojn je la sama metro kiel antaŭe ili honoris la eksterlandajn reĝojn. La plej fama el tiuj poemoj pri sanktuloj aŭ sanktaj personoj estas Lilio (Lilja) pri sankta Maria, verkita de la monako Eysteinn Ásgrímsson. Lilio enhavas cent strofojn kaj onidire ĉiuj poetoj deziris ke ili tiun poemon verkis. – Islandanoj forlasis la katolikan religion meze de la dek-sesa jarcento sed malgraŭ tio tre multaj el la katolikaj laŭdpoemoj pri sanktuloj konserviĝis.

   Meze de la dekkvara jarcento Islandanoj komencis verki longajn eposajn kantojn nomitajn rímur (rimaĵoj) en novaj metroj, la strofo-formoj kredeble plejparte el la latina lingvo sed kaŭze de la aliteracio kaj ofte komplika interna rimo kaj la malnovaj paganaj metaforoj tiu ĝenro estiĝis tipa islanda, tute malsimila al ĉia eksterlanda poezio. Tiu ĝenro estis unu el la plej ŝatata poetika ĝenro ĝis ĉirkaŭ 1900 sed ĝia historio plejparte estas ekster la temo de tiu artikolo.

   La islanda literaturo de tiuj periodoj kiun mi priskribis en tiu artikolo estis konservata sur pergameno plejparte faritaj de haŭtoj de bovidoj kaj bovinoj. La inkon oni precipe faris el diversaj beroj kaj kreskaĵoj.

   Nun la plej grandaj kaj plej valoraj kolektoj de islandaj manuskriptoj troviĝas en  Instituto de Árni Magnússon pri islandaj esploroj en Rejkjaviko kaj ĝia ĝemela Instituto en Kopenhago.

-----------------------------------------------------------

           

 

 

[1] Baldur Ragnarsson: „Enkonduko“. Sagao de la Volsungoj kaj ĝiaj fontoj, p. 12.