Gyulai, Pál (1826–1909)

Pál Gyulai  (paal djulai) hungara literaturkritikisto, poeto, verkisto (Kolozsvár, 25-a de januaro 1826. – Budapest, 9-a de novembro 1909).
Li studis en sia naskiĝurbo. En 1850 en Pesti Röpívek li komencis sian kritikistan karieron. En 1853 kune kun Pákh Albert li redaktis la revuon Szépirodalmi Lapok. Inter 1855–1856 kun sia studento Nádasdy Tamás li studis en Berlin, Parizo, München. Ekde 1858 li instruis en Koloĵvaro. En 1860 li fariĝis ano de Kisfaludy Társaság. En 1862 li revenis en la urbon Pest kaj helpredaktis la revuon Szépirodalmi Figyelő. Post 1873 li redaktis la revuon Budapesti Szemle. Inter 1876–1892 li estis universitata profesoro en Budapeŝto. En siaj lastaj jaroj li redaktis nur la revuon Budapesti Szemle.

Aŭtoro de

Titolo Lingvo Kategorio
( Neeldonita ) En Leányfalu* (Leányfalván)
Hungara Esperanto
Poemoj